Acts 25:9-11

Esperanto(i) 9 Sed Festo, dezirante akiri favoron cxe la Judoj, respondis al Pauxlo, dirante:CXu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti jugxata antaux mi pri cxi tiuj aferoj? 10 Sed Pauxlo diris:Mi staras antaux la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti jugxata; kontraux la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaux vi tre bone scias. 11 Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro.