Acts 19:17-19

Esperanto(i) 17 Kaj tio sciigxis al cxiuj, kiuj logxis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin cxiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandigxis. 18 Multaj ankaux el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn. 19 Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaux la okuloj de cxiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis gxin kvindek miloj da moneroj argxentaj.