Esperanto(i)
34 Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene:Mi donos al vi la fidindajn favorkorajxojn de David.
35 CXar li ankaux diris en alia psalmo:Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
36 CXar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektigxis al siaj patroj kaj vidis forputron;
37 sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron.
38 Estu do sciate al vi, fratoj, ke per cxi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj;
39 kaj cxiu kredanto al li estas pravigita pri cxio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la legxo de Moseo.