2 Samuel 4:10-12

Esperanto(i) 10 se tiun, kiu sciigis al mi, ke Saul mortis, kaj kiu pensis, ke li estas agrabla sciiganto, mi kaptis kaj mortigis en Ciklag, por rekompenci lin pro la sciigo: 11 kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? cxu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero? 12 Kaj David ordonis al la servantoj; kaj cxi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en HXebron; kaj la kapon de Isx-Bosxet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en HXebron.