2 Samuel 23:8-39

Esperanto(i) 8 Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis cxe David:sidanta en la konsilantaro de la sagxuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo. 9 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Ahxohxido, en la nombro de la tri herooj cxe David. Kiam ili mokis la Filisxtojn kaj kolektigxis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris, 10 tiam li levigxis kaj frapis la Filisxtojn, gxis lia mano lacigxis kaj alrigidigxis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returnigxis post li nur por rabakiri. 11 Post li estis SXama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filisxtoj kolektigxis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filisxtoj, 12 tiam li starigxis en la mezo de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon. 13 Kaj iris tri el la tridek cxefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filisxtoj staris tendare en la valo Refaim. 14 David tiam estis en fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem. 15 Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego? 16 Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo, 17 kaj diris:Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; cxu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj. 18 Abisxaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri. 19 De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris. 20 Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaux malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en negxa tago. 21 Li ankaux mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco. 22 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj. 23 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro. 24 Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elhxanan, filo de Dodo, el Bet-Lehxem, 25 SXama el HXarod, Elika el HXarod, 26 HXelec, la Paltido, Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano, 27 Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la HXusxaido, 28 Calmon, la Ahxohxido, Maharaj, la Netofaano, 29 HXeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, 30 Benaja, la Piratonano, Hidaj el Nahxale-Gaasx, 31 Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Bahxurimano, 32 Eljahxba, la SXaalbonano, Jonatan el la filoj de Jasxen, 33 SXama, la Hararano, Ahxiam, filo de SXarar, la Hararano, 34 Elifelet, filo de Ahxasbaj, la Maahxatano, Eliam, filo de Ahxitofel, la Giloano, 35 HXecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano, 36 Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido, 37 Celek, la Amonido, Nahxaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja, 38 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido, 39 Urija, la HXetido. La nombro de cxiuj estas tridek sep.