2 Peter 1:4-8

Esperanto(i) 4 per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn; por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo, forsavigxinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo. 5 Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion; 6 kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon; 7 kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon. 8 CXar tiuj ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo.