Esperanto(i)
1 La profetidoj diris al Elisxa:Jen la loko, kie ni logxas cxe vi, estas tro malvasta por ni;
2 ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie cxiu po unu trabo, kaj ni arangxu al ni tie lokon, por tie logxi. Li diris:Iru.
3 Kaj unu el ili diris:Volu vi ankaux iri kun viaj servantoj. Kaj li diris:Mi iros.
4 Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.
5 Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris:Ho ve, mia sinjoro! gxi estas ja prunteprenita!
6 Kaj la homo de Dio diris:Kien gxi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj jxetis tien, kaj la hakilo suprennagxis.
7 Kaj li diris:Levu gxin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.