2 Kings 1:9-15

Esperanto(i) 9 Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li:Ho homo de Dio! la regxo diris, ke vi malsupreniru. 10 Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon. 11 Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li:Ho homo de Dio! tiele diras la regxo:Malsupreniru rapide. 12 Kaj Elija respondis kaj diris al ili:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon. 13 Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaux Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li:Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de cxi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaux viaj okuloj. 14 Jen venis fajro el la cxielo kaj ekstermis la du antauxajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaux viaj okuloj. 15 Tiam angxelo de la Eternulo diris al Elija:Iru kun li, ne timu lin. Kaj li levigxis, kaj iris kun li al la regxo.