2 Chronicles 36:16-17

Esperanto(i) 16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla. 17 Kaj Li venigis sur ilin la regxon de la HXaldeoj, kaj cxi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:cxio estis transdonita en lian manon.