2 Chronicles 35:20-23

Esperanto(i) 20 Post cxio cxi tio, kion Josxija arangxis en la domo, Nehxo, regxo de Egiptujo, eliris milite kontraux Karkemisxon cxe Euxfrato. Kaj eliris kontraux lin Josxija. 21 Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ho regxo de Judujo? ne kontraux vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontrauxstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu. 22 Sed Josxija ne forturnis sin de li, sed alivestis sin por batali kontraux li; li ne obeis la vortojn de Nehxo el la busxo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali. 23 La pafistoj pafis sur la regxon Josxija; kaj la regxo diris al siaj servantoj:Forkonduku min, cxar mi estas grave vundita.