2 Chronicles 22:5-8

Esperanto(i) 5 Ankaux ilian konsilon li sekvis, kaj iris kun Jehoram, filo de Ahxab, milite kontraux HXazaelon, regxon de Sirio, al Ramot en Gilead. Kaj la Sirianoj vundis Jehoramon. 6 Kaj li revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn oni faris al li en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Azarja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris por viziti Jehoramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana. 7 Sed de Dio estis destinita pereo por Ahxazja per tio, ke li venis al Jehoram:post sia veno li eliris kun Jehoram kontraux Jehun, filon de Nimsxi, kiun la Eternulo sanktoleis, por ekstermi la domon de Ahxab. 8 Kiam Jehu faris jugxon sur la domo de Ahxab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Ahxazja, kiuj servis al Ahxazja, kaj li mortigis ilin.