2 Chronicles 1:7-12

Esperanto(i) 7 En tiu nokto Dio aperis al Salomono, kaj diris al li:Petu, kion Mi donu al vi. 8 Kaj Salomono diris al Dio:Vi estis tre favorkora al mia patro David, kaj Vi faris min regxo anstataux li; 9 nun, ho Dio Eternulo, plenumigxu do Via vorto al mia patro David. CXar Vi faris min regxo super popolo grandnombra kiel la polvo de la tero, 10 tial donu al mi nun sagxecon kaj sciadon, por ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaux tiu popolo; cxar kiu povas regi tiun Vian grandan popolon? 11 Tiam Dio diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio estis en via koro, kaj vi ne petis ricxecon, nek havajxojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj ecx longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi sagxecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin regxo: 12 pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux ricxecon, havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni tion ne havos.