2 Chronicles 10:16-19

Esperanto(i) 16 Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj; iru, ho Izraelidoj, cxiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj cxiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj. 17 Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regis Rehxabeam. 18 Kaj la regxo Rehxabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj; sed la Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon. 19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.