1 Timothy 6:17-19

Esperanto(i) 17 Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado; 18 ke ili bone agadu, ke ili estu ricxaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj; 19 provizante por si bonan fundamenton kontraux la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon.