Esperanto(i)
2 Episkopo do devas esti neriprocxebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema,
3 ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto;
4 reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun cxia seriozeco
5 (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);
6 ne novico, por ke li ne sxvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo.
7 Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riprocxon kaj kaptilon de la diablo.