1 Timothy 2:1-8

Esperanto(i) 1 Mi konsilas do, antaux cxio, fari petegojn, pregxojn, propetadojn, dankojn por cxiuj; 2 por regxoj kaj cxiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco. 3 Tio estas bona kaj akceptebla antaux Dio, nia Savanto, 4 kiu volas, ke cxiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero. 5 CXar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, 6 kiu sin donis kiel elacxetajxon por cxiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj; 7 por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero. 8 Mi deziras do, ke la viroj pregxu en cxiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.