1 Thessalonians 2:10-12

Esperanto(i) 10 Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaux, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis cxe vi kredantoj; 11 kiel vi scias, ke por cxiu el vi ni estis kiel patro cxe siaj infanoj, vin admonante kaj kuragxigante, kaj petegante, 12 ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.