1 Samuel 2:28-30

Esperanto(i) 28 kaj Mi elektis lin el cxiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaux Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro cxiujn fajroferojn de la Izraelidoj. 29 Kial do vi piedpremas Mian bucxoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la logxejo? vi honoras viajn filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de cxiuj oferdonoj de Mia popolo Izrael. 30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.