1 Samuel 22:8-10

Esperanto(i) 8 cxar vi cxiuj faris konspiron kontraux mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jisxaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraux mi, por fari insidon, kiel nun. 9 Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris:Mi vidis, ke la filo de Jisxaj venis en Nobon al Ahximelehx, filo de Ahxitub. 10 Kaj cxi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li mangxajxon, kaj ankaux la glavon de la Filisxto Goljat li donis al li.