1 Samuel 20:30-33

Esperanto(i) 30 Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraux Jonatan, kaj li diris al li:Ho, filo de obstina virino! cxu mi ne scias, ke vi elektis al vi la filon de Jisxaj, por via malhonoro kaj por la malhonoro de via patrino? 31 CXar tiel longe, kiel la filo de Jisxaj vivos sur la tero, ne fortikigxos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, cxar li meritas la morton. 32 Sed Jonatan respondis al sia patro Saul kaj diris al li:Pro kio oni mortigu lin? kion li faris? 33 Tiam Saul jxetis sur lin la lancon, por frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke cxe lia patro gxi estas afero decidita, mortigi Davidon.