1 Samuel 16:13-15

Esperanto(i) 13 Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel levigxis kaj iris en Raman. 14 Kaj la spirito de la Eternulo forigxis de Saul, kaj ekturmentis lin spirito malbona, sendita de la Eternulo. 15 Kaj la servantoj de Saul diris al li:Jen malbona spirito, sendita de Dio, turmentas vin;