1 Peter 1:14-21

Esperanto(i) 14 kiel infanoj de obeo, ne formigxante laux la voluptoj, kiujn vi antauxe havis en via nescio; 15 sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu sanktaj en cxia konduto; 16 pro tio, ke estas skribite:Vi estu sanktaj, cxar Mi estas sankta. 17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado; 18 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj; 19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo; 20 kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi, 21 kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.