1 Kings 2:28-34

Esperanto(i) 28 La famo pri tio atingis Joabon (cxar Joab aligxis al Adonija, kvankam al Absxalom li ne aligxis); kaj Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj ekkaptis la kornojn de la altaro. 29 Oni raportis al la regxo Salomono, ke Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj estas nun cxe la altaro. Tiam Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, dirante al li:Iru, mortigu lin. 30 Benaja venis en la tabernaklon de la Eternulo, kaj diris al li:Tiele diras la regxo:Eliru! Sed tiu respondis:Ne, cxi tie mi mortu. Kaj Benaja raportis tion al la regxo, dirante:Tiele diris Joab, kaj tiele li respondis al mi. 31 Tiam la regxo diris al li:Faru, kiel li diris, mortigu lin kaj enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia patro la senkulpan sangon, kiun Joab versxis. 32 La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis:Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda. 33 Ilia sango falu sur la kapon de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la Eternulo. 34 Tiam Benaja, filo de Jehojada, iris kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj oni enterigis lin en lia domo en la dezerto.