1 Kings 22:29-33

Esperanto(i) 29 Kaj la regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, iris al Ramot en Gilead. 30 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin kaj iris en la batalon. 31 La regxo de Sirio ordonis al la tridek du cxarestroj, kiuj estis cxe li, dirante:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael. 32 Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio certe estas la regxo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraux lin, por batali; kaj Jehosxafat ekkriis. 33 Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.