1 Kings 15:8-24

Esperanto(i) 8 Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa. 9 En la dudeka jaro de la regxado de Jerobeam super Izrael ekregxis Asa super Judujo. 10 Kaj kvardek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maahxa, filino de Abisxalom. 11 Kaj Asa agadis, kiel placxas al la Eternulo, kiel lia patro David. 12 Kaj li elpelis la malcxastistojn el la lando, kaj forigis cxiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj. 13 Kaj ecx sian patrinon Maahxa li senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon kaj forbruligis cxe la torento Kidron. 14 Tamen la altajxoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta cxe la Eternulo dum lia tuta vivo. 15 Li enportis en la domon de la Eternulo la konsekritajxojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn. 16 Kaj milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo. 17 Kaj Baasxa, regxo de Izrael, iris kontraux Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, regxo de Judujo. 18 Tiam Asa prenis la tutan argxenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la regxa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la regxo Asa sendis ilin al Ben- Hadad, filo de Tabrimon, filo de HXezjon, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li: 19 Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, argxenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi. 20 Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael kaj venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Bet- Maahxan kaj la tutan Kineroton, la tutan landon de Naftali. 21 Kiam Baasxa tion auxdis, li cxesis konstrui Raman kaj restis en Tirca. 22 Tiam la regxo Asa kunvokis cxiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la konstruadon; kaj la regxo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan. 23 La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj cxio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsanigxis je siaj piedoj. 24 Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat.