1 Kings 11:1-4

Esperanto(i) 1 La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, HXetidinojn, 2 el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, cxar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aligxis per amo. 3 Kaj li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron. 4 En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.