1 John 3:10-14

Esperanto(i) 10 Jen kiel evidentigxas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo:cxiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton. 11 CXar jen estas la anonco, kiun vi auxdis de la komenco:ke ni amu unu la alian; 12 ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? CXar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj. 13 Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas. 14 Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, cxar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto.