1 John 2:8-10

Esperanto(i) 8 Ankaux mi skribas al vi novan ordonon, kiu estas vera en li kaj en vi; cxar la mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas. 9 Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraux gxis nun. 10 Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligajxo.