1 Corinthians 9:4-14

Esperanto(i) 4 CXu ni ne rajtas mangxi kaj trinki? 5 CXu ni ne rajtas cxirkauxkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaux la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas? 6 Aux mi sola kaj Barnabas, cxu ni ne rajtas cxesi labori? 7 Kiu soldato iam dejxoras je sia propra elspezo? kiu plantas vinbergxardenon, kaj ne mangxas gxian frukton? aux kiu pasxtas sxafaron, kaj ne mangxas el la lakto de la sxafaro? 8 CXu mi parolas tion kiel homo? cxu ne diras la legxo tion saman? 9 CXar estas skribite en la legxo de Moseo:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. CXu pri la bovoj Dio zorgas? 10 aux cxu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni gxi estas skribita; cxar pluganto devas plugi kun espero, kaj drasxanto devas drasxi kun espero al partopreno. 11 Se ni semis al vi spiritajn aferojn, cxu estas io grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn? 12 Se aliaj partoprenas cxi tiun rajton super vi, cxu ne ni ankoraux pli multe? Tamen ni ne uzis cxi tiun rajton; sed ni eltenas cxion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo. 13 CXu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, mangxas el la templaj mangxajxoj, kaj tiuj, kiuj dejxoras cxe la altaro, partoprenas kune kun la altaro? 14 Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio.