1 Corinthians 11:1-34

Esperanto(i) 1 Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaux estas imitanto de Kristo. 2 Mi lauxdas vin, ke vi min memoras en cxio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, gxuste kiel mi transdonis ilin al vi. 3 Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de cxiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio. 4 CXiu viro, pregxanta aux profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon. 5 Sed cxiu virino, pregxanta aux profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; cxar tio estas tia sama, kvazaux sxi estus razita. 6 CXar se virino ne estas vualita, sxi ankaux tondigxu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aux razitaj, sxi estu vualita. 7 CXar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro. 8 CXar viro ne estas el virino, sed virino el viro; 9 cxar ankaux viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro; 10 pro tio virino devas havi sur la kapo signon de auxtoritato, pro la angxeloj. 11 Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro. 12 CXar kiel virino estas el viro, tiel same ankaux estas viro per virino; sed cxio estas el Dio. 13 Jugxu en vi mem:cxu decas, ke virino pregxu al Dio nevualite? 14 CXu ecx la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro? 15 Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por sxi gloro; cxar sxiaj haroj estas donitaj al sxi kiel kovrajxo. 16 Sed se iu sxajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio. 17 Sed ordonante al vi jene, mi ne lauxdas vin, ke vi kunvenas ne por plibonigxo, sed por malplibonigxo. 18 CXar unue mi auxdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion. 19 CXar necese estas, ke ankaux herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentigxu inter vi. 20 Kiam do vi kunvenas, estas neeble mangxi la Sinjoran vespermangxon; 21 cxar en via mangxado cxiu antaux alia prenas sian propran vespermangxon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas. 22 Kio? cxu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas mangxi kaj trinki? aux cxu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? cxu mi vin lauxdos en tio? Mi ja vin ne lauxdas. 23 CXar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon; 24 kaj doninte dankon, li dispecigis gxin, kaj diris:CXio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi. 25 Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; cxi tion faru cxiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi. 26 CXar cxiufoje, kiam vi mangxos cxi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, gxis li venos. 27 Tial cxiu, kiu neinde mangxos la panon aux trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpigxos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro. 28 Sed oni sin provu, kaj tiele mangxu el la pano kaj trinku el la kaliko. 29 CXar la mangxanto kaj trinkanto mangxas kaj trinkas jugxon al si mem, se li ne pripensas la korpon. 30 Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas. 31 Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus jugxitaj. 32 Sed kiam ni estas jugxataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo. 33 Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por mangxi, atendu unu la alian. 34 Se iu malsatas, li mangxu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku jugxon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.