1 Corinthians 10:18-21

Esperanto(i) 18 Rigardu Izraelon laux la karno:cxu ne estas tiuj, kiuj mangxas la oferojn, partoprenantoj en la altaro? 19 Kion do mi diras? ke idoloferitajxo estas io, aux ke idolo estas io? 20 Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. 21 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni cxe la tablo de la Sinjoro kaj cxe la tablo de demonoj.