1 Chronicles 28:11-19

Esperanto(i) 11 Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto; 12 kaj la desegnon de cxio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne cxiujn cxambrojn cxirkauxe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktajxoj, 13 koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne cxiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo; 14 ankaux la oron, laux la pezo de la oro por cxiuj objektoj de servado, kaj la pezon de cxiuj argxentaj objektoj de servado; 15 ankaux la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, kaj la pezon de la argxentaj kandelabroj, de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, laux la destino de cxiu kandelabro. 16 Li donis ankaux la pezon de la oro por la tabloj de propono, por cxiu tablo aparte, kaj de la argxento por la tabloj argxentaj; 17 ankaux por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por cxiu pelvo aparte, kaj por la argxentaj pelvoj, montrante la pezon de cxiu pelvo; 18 ankaux la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaux desegnon de la cxaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj sxirmas la keston de interligo de la Eternulo. 19 CXio cxi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi cxiujn detalojn de la desegno.