1 Chronicles 27:1-22

Esperanto(i) 1 La Izraelidoj havis laux sia nombro cxefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la regxo pri cxiuj aferoj de la apartajxoj, intersxangxante sin cxiumonate, en cxiuj monatoj de la jaro. CXiu apartajxo konsistis el dudek kvar mil. 2 Super la unua apartajxo en la unua monato estis Jasxobeam, filo de Zabdiel; en lia apartajxo estis dudek kvar mil; 3 li estis el la idoj de Perec, la cxefo de cxiuj militestroj por la unua monato. 4 Super la apartajxo de la dua monato estis Dodaj, la Ahxohxido; en lia apartajxo estis ankaux la princo Miklot; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 5 La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 6 CXi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartajxo estis lia filo Amizabad. 7 La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj post li lia filo Zebadja; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 8 La kvina, por la kvina monato, estis la estro SXamhut, la Jizrahxido; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 9 La sesa, por la sesa monato, estis Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 10 La sepa, por la sepa monato, estis HXelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 11 La oka, por la oka monato, estis Sibhxaj, la HXusxaido, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 12 La nauxa, por la nauxa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 13 La deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 14 La dek-unua, por la dek-unua monato, estis Benaja, la Piratonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 15 La dek-dua, por la dek-dua monato, estis HXeldaj, la Netofaano, el la Otnielidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 16 Kaj super la triboj de Izrael:la estro de la Rubenidoj estis Eliezer, filo de Zihxri; de la Simeonidoj:SXefatja, filo de Maahxa; 17 de la Levidoj:HXasxabja, filo de Kemuel; de la Aaronidoj:Cadok; 18 de la Jehudaidoj:Elihu, el la fratoj de David; de la Isahxaridoj:Omri, filo de Mihxael; 19 de la Zebulunidoj:Jisxmaja, filo de Obadja; de la Naftaliidoj:Jerimot, filo de Azriel; 20 de la Efraimidoj:Hosxea, filo de Azazja; de la duontribo de Manase:Joel, filo de Pedaja; 21 de la duontribo de Manase en Gilead:Jido, filo de Zehxarja; de la Benjamenidoj:Jaasiel, filo de Abner; 22 de la Danidoj:Azarel, filo de Jerohxam. Tio estis la estroj de la triboj de Izrael.