1 Chronicles 15:2-14

Esperanto(i) 2 Tiam David diris:Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; cxar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne. 3 Kaj David kunvenigis cxiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur gxian lokon, kiun li pretigis por gxi. 4 Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn: 5 el la idoj de Kehat estis:la estro Uriel kaj liaj fratoj, cent dudek; 6 el la idoj de Merari:la estro Asaja kaj liaj fratoj, ducent dudek; 7 el la idoj de Gersxon:la estro Joel kaj liaj fratoj, cent tridek; 8 el la idoj de Elicafan:la estro SXemaja kaj liaj fratoj, ducent; 9 el la idoj de HXebron:la estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek; 10 el la idoj de Uziel:la estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du. 11 Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, SXemaja, Eliel, kaj Aminadab; 12 kaj li diris al ili:Vi, cxefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por gxi; 13 cxar antauxe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni sercxis Lin ne tiel, kiel oni devas. 14 Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael.