1 Chronicles 13:2-4

Esperanto(i) 2 kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael:Se placxas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu cxiuflanken al cxiuj ceteraj niaj fratoj en cxiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia logxado, ke ili kolektigxu al ni; 3 kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, cxar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul. 4 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; cxar la afero placxis al la tuta popolo.