1 Chronicles 11:10-47

Esperanto(i) 10 Jen estas la cxefaj herooj, kiuj estis cxe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia regxado, kune kun la tuta Izrael, por regxigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo. 11 Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis cxe David:Jasxobeam, filo de HXahxmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraux tricent kaj mortigis ilin per unu fojo. 12 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, la Ahxohxido; li estis el la tri herooj. 13 Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filisxtoj kolektigxis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaux la Filisxtoj. 14 Sed tiuj starigxis meze de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo. 15 Kaj tri el la tridek cxefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filisxtoj staris en la valo Refaim. 16 David tiam estis en la fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem. 17 Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego? 18 Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo, 19 kaj diris:Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion:cxu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? cxar kun risko por sia vivo ili alportis gxin. Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj. 20 Abisxaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri. 21 El la tri li estis honorata de du kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris. 22 Benaja, filo de Jehojada, filo de homo kuragxa, granda pro siaj faroj, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaux malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en negxa tago. 23 Li ankaux mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco. 24 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj. 25 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro. 26 La cxefaj militistoj estis:Asahel, frato de Joab, Elhxanan, filo de Dodo, el Bet-Lehxem, 27 SXamot, la Harorano, HXelec, la Pelonano, 28 Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano, Abiezer, la Anatotano, 29 Sibhxaj, la HXusxaido, Ilaj, la Ahxohxido, 30 Maharaj, la Netofaano, HXeled, filo de Baana, la Netofaano, 31 Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, Benaja, la Piratonano, 32 HXuraj, el Nahxale-Gaasx, Abiel, la Arbatano, 33 Azmavet, la Bahxurimano, Eljahxba, la SXaalbonano; 34 el la filoj de Hasxem, la Gizonano:Jonatan, filo de SXage, la Hararano, 35 Ahxiam, filo de Sahxar, la Hararano, Elifal, filo de Ur, 36 HXefer, la Mehxeratano, Ahxija, la Pelonano, 37 HXecro, la Karmelano, Naaraj, filo de Ezbaj, 38 Joel, frato de Natan, Mibhxar, filo de Hagri, 39 Celek, la Amonido, Nahxaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja, 40 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido, 41 Urija, la HXetido, Zabad, filo de Ahxlaj, 42 Adina, filo de SXiza, la Rubenido, cxefo de Rubenidoj, kaj kun li estis tridek, 43 HXanan, filo de Maahxa, Josxafat, la Mitnido, 44 Uzija, la Asxterotano, SXama kaj Jeiel, filoj de HXotam, la Aroerano, 45 Jediael, filo de SXimri, kaj lia frato Johxa, la Ticano, 46 Eliel, la Mahxavido, Jeribaj kaj Josxavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido, 47 Eliel, Obed, kaj Jaasiel el Mecobaja.