Bible verses about "vocation" | Esperanto

John 15:16

16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.

Matthew 28:16-20

16 Sed la dek unu discxiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili. 17 Kaj kiam ili vidis lin, ili adorklinigxis al li; sed kelkaj dubis. 18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero. 19 Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; 20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.

Mark 1:17-20

17 Kaj Jesuo diris al ili:Venu post mi, kaj mi igos vin farigxi kaptistoj de homoj. 18 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. 19 Kaj irinte iom antauxen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaux estis en la sxipeto, riparante la retojn. 20 Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la sxipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.

1 Corinthians 7:17-24

17 Sed kiel la Sinjoro disdonis al cxiu, kiel Dio cxiun vokis, tiel li iru. Kaj tiel mi ordonas en cxiuj eklezioj. 18 CXu iu estas vokita, cirkumcidite? li ne farigxu necirkumcidita. CXu iu estas vokita, necirkumcidite? li ne cirkumcidigxu. 19 Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio. 20 CXiu restadu en tiu voksorto, en kiu li estas vokita. 21 CXu vi estas vokita, estante sklavo? ne cxagrenigxu pro tio; sed se vi povas liberigxi, tion uzu prefere. 22 CXar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo, tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo. 23 Vi estas acxetitaj per prezo; ne farigxu sklavoj de homoj. 24 Fratoj, cxiu, kie li estas vokita, tie restadu kun Dio.

Ephesians 4:1-12

1 Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, 2 kun cxia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, 3 penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. 4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj en unu espero de via voko; 5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, 6 unu Dio kaj Patro de cxiuj, kiu estas super cxiuj, kaj tra cxiuj, kaj en cxiuj. 7 Sed al cxiu el ni la graco estas donita, laux la mezuro de la dono de Kristo. 8 Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj. 9 (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero? 10 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.) 11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj; 12 por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo,

Matthew 22:14

14 CXar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.

Jeremiah 29:11

11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.

Luke 4:18

18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,

Ephesians 4:1-13

1 Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, 2 kun cxia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, 3 penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. 4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj en unu espero de via voko; 5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, 6 unu Dio kaj Patro de cxiuj, kiu estas super cxiuj, kaj tra cxiuj, kaj en cxiuj. 7 Sed al cxiu el ni la graco estas donita, laux la mezuro de la dono de Kristo. 8 Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj. 9 (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero? 10 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.) 11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj; 12 por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo, 13 gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la homo perfekta, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;

Romans 12:4-8

4 CXar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion, 5 tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia. 6 Sed havante donacojn diversajn laux la graco donita al ni, cxu profetadon, ni profetu laux la mezuro de nia fido; 7 aux servadon, ni laboru en nia servado; aux instruanto, en sia instruado; 8 aux admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun gxojo.

Ephesians 4:1

1 Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj,

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.