Bible verses about "traditions" | Esperanto

Jeremiah 10:1-5

1 Auxskultu la vorton, kiun diras pri vi la Eternulo, ho domo de Izrael! 2 Tiele diras la Eternulo:Ne lernu la konduton de la nacioj, kaj ne timu la signojn de la cxielo, kiel la nacioj ilin timas. 3 CXar la arangxoj de la nacioj estas vantajxo:ili dehakas arbon en la arbaro, kaj cxarpentisto prilaboras gxin per hakilo; 4 ili ornamas gxin per argxento kaj oro, fortikigas per najloj kaj marteloj, por ke gxi ne disfalu. 5 Ili estas kiel kolono cxirkauxforgxita; ili ne parolas, oni portas ilin, cxar ili ne povas iri. Ne timu ilin, cxar ili ne faras malbonon, tiel same, kiel ili ne povas fari bonon.

Matthew 15:3-20

3 Kaj li responde diris al ili:Kial vi ankaux transpasxas la ordonon de Dio per via tradicio? 4 CXar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu. 5 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 6 tiu ne devas respekti sian patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. 7 Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante: 8 CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi. 9 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj. 10 Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili:Auxskultu kaj komprenu: 11 Ne tio, kio eniras en la busxon, profanas la homon; sed kio eliras el la busxo, tio profanas la homon. 12 Tiam veninte, la discxiploj diris al li:CXu vi scias, ke la Fariseoj ofendigxis, kiam ili auxdis tiun diron? 13 Sed li responde diris:CXiu kreskajxo, kiun mia cxiela Patro ne plantis, estos elradikigita. 14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon. 15 Kaj Petro responde diris al li:Klarigu al ni tiun parabolon. 16 Kaj li diris:CXu vi ankaux estas ecx ankoraux sen kompreno? 17 CXu vi ne konscias, ke cxio, eniranta en la busxon, pasas en la ventron kaj estas eljxetata en apartan lokon? 18 Sed tio, kio eliras el la busxo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon. 19 CXar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malcxastajxoj, sxteloj, falsatestoj, blasfemoj: 20 jen tio, kio profanas la homon, sed mangxi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.

Matthew 15:2-6

2 Kial viaj discxiploj transpasxas la tradicion de la antauxuloj? cxar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili mangxas panon. 3 Kaj li responde diris al ili:Kial vi ankaux transpasxas la ordonon de Dio per via tradicio? 4 CXar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu. 5 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 6 tiu ne devas respekti sian patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.

2 Thessalonians 3:6

6 Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de cxiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laux la tradicio, kiun oni ricevis de ni.

1 Timothy 4:7

7 sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn. Kaj ekzercu vin al pieco;

Mark 7:3-9

3 Kaj la Fariseoj kaj cxiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne mangxas, tenante la tradicion de la antauxuloj; 4 kaj veninte el komercejo, ili ne mangxas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj. 5 Kaj lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj:Kial ne faras viaj discxiploj laux la tradicio de la antauxuloj, sed mangxas panon kun manoj profanaj? 6 Kaj li diris al ili:Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi. 7 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj. 8 CXar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj. 9 Kaj li diris al ili:Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.

2 Timothy 4:2-4

2 prediku la vorton; insistu gxustatempe, malgxustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en cxia pacienco kaj instruado. 3 CXar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj deziroj; 4 kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.

2 Thessalonians 2:14-15

14 al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 15 Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis cxu per parolo, aux per ia letero nia.

1 Corinthians 11:1-2

1 Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaux estas imitanto de Kristo. 2 Mi lauxdas vin, ke vi min memoras en cxio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, gxuste kiel mi transdonis ilin al vi.

Matthew 15:6

6 tiu ne devas respekti sian patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.

1 Corinthians 11:2

2 Mi lauxdas vin, ke vi min memoras en cxio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, gxuste kiel mi transdonis ilin al vi.

Matthew 15:3

3 Kaj li responde diris al ili:Kial vi ankaux transpasxas la ordonon de Dio per via tradicio?

Colossians 2:8

8 Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laux la tradicio de homoj, laux la elementoj de la mondo, kaj ne laux Kristo;

2 Thessalonians 2:15

15 Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis cxu per parolo, aux per ia letero nia.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.