Bible verses about "swine" | Esperanto

Leviticus 7:23-24

23 Diru al la Izraelidoj jene:Sebon de bovo kaj de sxafo kaj de kapro neniam mangxu. 24 La sebon de kadavrajxo kaj la sebon de besto dissxirita oni povas uzi por cxia laboro, sed mangxi gxin vi ne devas.

Matthew 5:17-19

17 Ne pensu, ke mi venis, por detrui la legxon aux la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. 18 Vere mi diras al vi:GXis la cxielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la legxo, gxis cxio plenumigxos. 19 Tial, kiu malobservos unu el cxi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la cxielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la cxielo.

Acts 10:9-15

9 Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojagxis kaj alproksimigxis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por pregxi, cxirkaux la sesa horo; 10 kaj li farigxis malsata, kaj deziris mangxi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo; 11 kaj li vidis la cxielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron; 12 kaj en gxi trovigxis cxiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj de la tero kaj birdoj de la cxielo. 13 Kaj venis vocxo al li:Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu. 14 Sed Petro diris:Ho ne, Sinjoro, cxar mi neniam mangxis ion profanan aux malpuran. 15 Kaj vocxo venis al li denove duan fojon:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.

Colossians 2:14-16

14 elvisxinte la dekreton kontraux ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis gxin el la mezo, najlinte gxin al la kruco; 15 kaj foriginte de si la estrecojn kaj la auxtoritatojn, parade malkasxis ilin, triumfante super ili en gxi. 16 Neniu do vin jugxu pri mangxajxo, aux trinkajxo, aux rilate al festo, aux novmonato, aux sabato;

Leviticus 11:1-47

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al ili: 2 Diru al la Izraelidoj jene:Tio estas la bestoj, kiujn vi povas mangxi el cxiuj brutoj, kiuj estas sur la tero: 3 cxiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, vi povas mangxi. 4 Nur cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn:la kamelon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi; 5 kaj la hirakon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi; 6 kaj la leporon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi; 7 kaj la porkon, cxar gxi havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi. 8 Ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn ne tusxu, malpuraj ili estas por vi. 9 Jenajn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas mangxi. 10 Sed cxiuj, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el cxio, kio movigxas en la akvo, kaj el cxiuj estajxoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindajxo por vi; 11 kaj ili estu abomenindajxo por vi, ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn abomenu. 12 CXio en la akvo, kio ne havas nagxilojn kaj skvamojn, estas abomenindajxo por vi. 13 Kaj cxi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu mangxataj, ili estas abomenindajxoj:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon 14 kaj la milvon kaj la falkon kun gxia speco, 15 cxiun korvon kun gxia speco, 16 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun gxia speco 17 kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison 18 kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron 19 kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj la upupon kaj la vesperton. 20 CXio movigxanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindajxo por vi. 21 Nur tiujn vi povas mangxi el cxiuj movigxantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede:tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero. 22 La jenajn el ili vi povas mangxi:la akridon kun gxia speco kaj la cikadon kun gxia speco kaj la grilon kun gxia speco kaj la lokuston kun gxia speco. 23 Sed cxiu alia movigxanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindajxo por vi. 24 Kaj per la jenaj vi farigxos malpuraj; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero; 25 kaj cxiu, kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero: 26 cxiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distrancxan sulkon kaj ne remacxas macxitajxon, estas malpura por vi; cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura. 27 Kaj el cxiuj bestoj kvarpiedaj cxiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero. 28 Kaj kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:malpuraj ili estas por vi. 29 Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampajxoj, kiuj rampas sur la tero:la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun gxia speco 30 kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la hxameleono. 31 Tiuj estas la malpuraj por vi inter cxiuj rampajxoj; cxiu, kiu ektusxos ilin post ilia morto, estos malpura gxis la vespero. 32 Kaj cxio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; cxu gxi estos ia ligna vazo, cxu vesto, cxu felo, cxu sako, cxu ia ilo, per kiu oni faras laboron-oni metu gxin en akvon, kaj gxi estos malpura gxis la vespero, kaj tiam gxi farigxos pura. 33 Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam cxio, kio estas interne, farigxos malpura; kaj la vazon rompu. 34 CXiu mangxajxo, kiun oni mangxas, se sxprucos sur gxin tia akvo, farigxos malpura; kaj cxiu trinkajxo, kiun oni trinkas, en tia vazo farigxos malpura. 35 Kaj cxio, sur kion falos io el ilia kadavrajxo, farigxos malpura; se gxi estos forno aux kaldrono, oni gxin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi. 36 Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektusxos ilian kadavrajxon, farigxos malpura. 37 Kaj se io el ilia kadavrajxo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, gxi restos pura. 38 Sed se estos versxita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavrajxo falos sur gxin, tiam gxi estos malpura por vi. 39 Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por mangxi, tiam tiu, kiu ektusxos gxian kadavron, estos malpura gxis la vespero. 40 Kaj tiu, kiu mangxos ion el gxia kadavrajxo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero; kaj tiu, kiu portos gxian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero. 41 CXia rampajxo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindajxo, gxi ne estu mangxata. 42 CXio, kio rampas sur la ventro, kaj cxio, kio iras sur kvar piedoj aux sur pli da piedoj, sed estas rampajxo, kiu rampas sur la tero-ilin ne mangxu, cxar ili estas abomenindajxo. 43 Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpurigxu per ili, farante vin mem malpuraj. 44 CXar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampajxo, kiu rampas sur la tero. 45 CXar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, cxar Mi estas sankta. 46 Tio estas la legxo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri cxiuj bestoj, movigxantaj en la akvo, kaj pri cxiuj bestoj, kiuj rampas sur la tero, 47 por fari diferencon inter la malpurajxo kaj purajxo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas mangxi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne mangxi.

Isaiah 65:4

4 al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, mangxas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;

Deuteronomy 14:1-29

1 Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio:ne faru sur vi entrancxojn kaj ne faru senharajxon super viaj okuloj pro mortinto; 2 cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero. 3 Nenian abomenajxon mangxu. 4 Jen estas la brutoj, kiujn vi povas mangxi:bovo, sxafo, kaj kapro, 5 cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo. 6 CXian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, tian el la brutoj vi povas mangxi. 7 Nur cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn kun distrancxa sulko:la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; cxar ili remacxas macxitajxon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi; 8 kaj la porkon, cxar gxiaj hufoj estas disfenditaj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi; ilian viandon ne mangxu, kaj ilian kadavron ne ektusxu. 9 CXi tiujn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn, vi povas mangxi; 10 sed cxiujn, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, ne mangxu:malpura tio estas por vi. 11 CXian birdon puran vi povas mangxi. 12 Sed cxi tiujn el ili ne mangxu:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon 13 kaj la vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun gxia speco 14 kaj cxian korvon kun gxia speco 15 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun gxia speco, 16 la noktuon kaj la ibison kaj la cignon 17 kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon 18 kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj la upupon kaj la vesperton. 19 Kaj cxia rampajxo flugilhava estas por vi malpura; oni ne devas ilin mangxi. 20 CXian puran birdon vi povas mangxi. 21 Mangxu nenian kadavrajxon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas gxin doni, ke li gxin mangxu; aux vi povas vendi al alilandulo; cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino. 22 Apartigu dekonajxon el cxiuj produktajxoj de via semado, kiuj venas de la kampo cxiujare. 23 Kaj mangxu antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por logxigi tie Sian nomon, dekonajxon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi cxiam la Eternulon, vian Dion. 24 Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, cxar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis: 25 tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos; 26 kaj vi acxetos pro tiu mono cxion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aux malgrandaj brutoj, el vino aux el drinkajxo, aux el cxio, kion postulos via animo; kaj vi mangxos tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio. 27 Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu; cxar li ne havas parton kaj heredajxon cxe vi. 28 Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonajxon de viaj produktajxoj de tiu jaro kaj metu tion cxe viaj pordegoj; 29 kaj venos la Levido-cxar li ne havas parton kaj heredajxon cxe vi- kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili mangxos kaj satigxos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en cxiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.

Mark 5:11-14

11 Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj pasxtigxantaj. 12 Kaj ili petegis lin, dirante:Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin. 13 Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutajxo en la maron, cxirkaux du miloj, kaj sufokigxis en la maro. 14 Kaj iliaj pasxtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.

Luke 15:16

16 Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj mangxis; kaj neniu donis al li.

Luke 8:33

33 Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutajxo en la lagon, kaj sufokigxis.

Proverbs 11:22

22 Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta.

Isaiah 65:2-4

2 CXiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo obstina, al tiuj, kiuj iras vojon malbonan, laux siaj intencoj; 3 al popolo, kiu konstante indignigas Min antaux Mia vizagxo; al homoj, kiuj bucxas oferojn en gxardenoj kaj incensas sur brikoj; 4 al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, mangxas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;

Matthew 8:28-32

28 Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo. 29 Kaj jen ili kriis, dirante:Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? cxu vi venis cxi tien, por turmenti nin antaux la tempo? 30 Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, pasxtigxantaj tie. 31 Kaj la demonoj petegis lin, dirante:Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj. 32 Kaj li diris al ili:Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutajxo en la maron, kaj pereis en la akvoj.

Leviticus 11:7

7 kaj la porkon, cxar gxi havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi.

Isaiah 66:17

17 Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la gxardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj mangxas viandon de porko kaj abomenindajxon kaj musojn, cxiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.

Matthew 7:6

6 Ne donu sanktajxon al la hundoj, nek jxetu viajn perlojn antaux la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, dissxiru vin.

Leviticus 11:7-8

7 kaj la porkon, cxar gxi havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi. 8 Ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn ne tusxu, malpuraj ili estas por vi.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.