Bible verses about "sunday" | Esperanto

Psalms 150:1-6

1 Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmajxo de Lia forto. 2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laux Lia granda majesto. 3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5 Gloru Lin per lauxtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj. 6 CXio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!

Genesis 1:1-31

1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. 6 Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel. 8 Kaj Dio nomis la firmajxon CXielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. 9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel. 10 Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel. 12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago. 14 Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; 15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel. 16 Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn. 17 Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili lumu sur la teron, 18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago. 20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo. 21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero. 23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. 24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. 28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero. 29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo. 30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel. 31 Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Exodus 20:8-11

8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta. 9 Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn; 10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; 11 cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin.

Acts 20:7

7 Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Pauxlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li dauxrigis sian paroladon gxis noktomezo.

Luke 24:1-53

1 Kaj la unuan tagon de la semajno, cxe frua tagigxo, ili venis al la tombo, alportante la aromajxojn, kiujn ili preparis. 2 Kaj ili trovis la sxtonon derulita for de la tombo. 3 Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo. 4 Kaj dum ili embarasigxis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj; 5 kaj dum ili timis kaj klinigxis vizagxaltere, tiuj demandis ilin:Kial vi sercxas la vivanton inter la mortintoj? 6 Li ne estas cxi tie, sed levigxis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraux en Galileo, 7 dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon relevigxi. 8 Kaj ili rememoris liajn vortojn; 9 kaj reveninte de la tombo, ili rakontis cxion tion al la dek unu kaj al cxiuj ceteraj. 10 Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj. 11 Kaj tiuj vortoj sxajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj. 12 Sed Petro levigxis kaj kuris al la tombo, kaj klinigxinte, vidis la tolajxojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis. 13 Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilagxo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn. 14 Kaj ili interparolis inter si pri cxio tio, kio okazis. 15 Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimigxis kaj iris kun ili. 16 Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis. 17 Kaj li diris al ili:Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi intersxangxas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno. 18 Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li:CXu nur vi sola logxas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en cxi tiuj tagoj? 19 Kaj li diris al ili:Kion? Kaj ili diris al li:Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaux Dio kaj la tuta popolo; 20 kaj kiel la cxefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis. 21 Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elacxetos Izraelon. Kaj plie, krom cxio tio, hodiaux estas jam la tria tago, de kiam tio okazis. 22 Ankaux mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, 23 kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaux vidis vizion de angxeloj, kiuj diris, ke li vivas. 24 Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis. 25 Kaj li diris al ili:Ho malsagxuloj kaj kore malviglaj por kredi cxion, kion la profetoj antauxparolis! 26 CXu la Kristo ne devis suferi cxion tion, kaj eniri en sian gloron? 27 Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem. 28 Kaj ili alproksimigxis al la vilagxo, kien ili iris, kaj li sxajnigis al ili, kvazaux li pluen iros. 29 Kaj ili retenis lin, dirante:Restu cxe ni, cxar estas preskaux vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti cxe ili. 30 Kaj dum li sidis kun ili cxe mangxo, li prenis panon, kaj gxin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. 31 Kaj iliaj okuloj malfermigxis, kaj ili rekonis lin, kaj li farigxis nevidebla por ili. 32 Kaj ili diris unu al alia:CXu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? 33 Kaj levigxinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj: 34 La Sinjoro vere levigxis, kaj aperis al Simon. 35 Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekonigxis al ili en la dispecigo de pano. 36 Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi. 37 Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton. 38 Kaj li diris al ili:Kial vi maltrankviligxas? kaj kial diskutoj levigxas en viaj koroj? 39 Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke gxi estas mi mem; palpu min kaj vidu; cxar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta. 40 Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn. 41 Kaj dum ili ankoraux ne kredis pro gxojo, kaj miris, li demandis ilin:CXu vi havas ian mangxajxon cxi tie? 42 Kaj ili donis al li pecon de rostita fisxo. 43 Kaj li prenis, kaj mangxis antaux ili. 44 Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraux estis cxe vi, ke devas plenumigxi cxio, kio estas skribita pri mi en la legxo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. 45 Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; 46 kaj li diris al ili:Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj levigxi el la mortintoj la trian tagon; 47 kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem. 48 Vi estas atestantoj pri tio. 49 Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, gxis vi vestigxos per potenco de supre. 50 Kaj li elkondukis ilin gxis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin. 51 Kaj dum li benis ilin, li forigxis de ili kaj estis suprenportita en la cxielon. 52 Kaj adorklinigxinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda gxojo; 53 kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.

John 20:1-31

1 La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraux mallume, al la tombo, kaj vidis la sxtonon prenita for de la tombo. 2 SXi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia discxiplo, kiun Jesuo amis, kaj sxi diris al ili:Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis. 3 Eliris do Petro kaj la alia discxiplo, kaj iris al la tombo. 4 Kaj ambaux ekkuris kune; kaj la alia discxiplo kuris antauxen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo; 5 kaj klinigxinte, li enrigardis, kaj vidis la tolajxojn kusxantajn; tamen li ne eniris. 6 Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolajxojn kusxantajn, 7 kaj la visxtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kusxantan kun la tolajxoj, sed kunvolvitan en aparta loko. 8 Tiam eniris do la alia discxiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis. 9 CXar ili ankoraux ne komprenis la Skribon, ke li devas relevigxi el la mortintoj. 10 Kaj la discxiploj iris returne hejmen. 11 Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum sxi ploris, sxi klinigxis, kaj enrigardis en la tombon; 12 kaj sxi vidis du angxelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu cxe la kaploko kaj unu cxe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antauxe kusxis. 13 Kaj ili diris al sxi:Virino, kial vi ploras? SXi respondis:CXar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis. 14 Dirinte tion, sxi sin turnis malantauxen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke gxi estas Jesuo. 15 Jesuo diris al sxi:Virino, kial vi ploras? kiun vi sercxas? SXi, supozante, ke li estas la gxardenisto, diris al li:Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos. 16 Jesuo diris al sxi:Maria. SXi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve:Raboni; tio estas Majstro. 17 Jesuo diris al sxi:Ne tusxu min; cxar mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili:Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio. 18 Maria Magdalena venis al la discxiploj, sciigante:Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al sxi. 19 Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la discxiploj estis, pro timo antaux la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi. 20 Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La discxiploj do gxojis, vidante la Sinjoron. 21 Jesuo denove diris al ili:Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaux mi vin sendas. 22 Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris:Ricevu la Sanktan Spiriton: 23 kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj. 24 Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne cxeestis kun ili, kiam Jesuo venis. 25 La aliaj discxiploj do diris al li:Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili:Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos. 26 Kaj post ok tagoj la discxiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris:Paco al vi. 27 Tiam li diris al Tomaso:Etendu cxi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu gxin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. 28 Tomaso respondis al li kaj diris:Mia Sinjoro kaj mia Dio. 29 Jesuo diris al li:CXar vi vidis min, vi kredas; felicxaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. 30 Jesuo faris antaux la discxiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro; 31 sed cxi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.

Exodus 12:16

16 Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi.

1 Corinthians 16:2

2 La unuan tagon de la semajno, cxiu el vi provizu cxe si laux tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.