35 Kaj cxiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoligxi, kaj diris: En funebro mi iros en SXeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro.
Bible verses about "sheol" | Esperanto
Genesis 37:35
Psalms 16:10
10 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
Job 14:13
13 Ho, se Vi kasxus min en SXeol, Se Vi kasxus min gxis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!
Psalms 6:5
5 CXar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En SXeol, kiu gloros Vin?
Psalms 86:13
13 CXar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de SXeol.
Psalms 55:15
15 La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en SXeolon; CXar malbonagado estas en iliaj logxejoj, en ilia mezo.
Ecclesiastes 9:10
10 Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.
Jonah 2:2
2 Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de SXeol mi kriis, Kaj Vi auxskultis mian vocxon.
Hosea 13:14
14 El SXeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho SXeol? Sed la konsolo estas ankoraux kasxita antaux Miaj okuloj.
Luke 16:23
23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino.