Bible verses about "self-esteem" | Esperanto

Psalms 139:14

14 Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias.

Proverbs 31:30

30 CXarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantajxo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata.

Matthew 11:28-30

28 Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos. 29 Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. 30 CXar mia jugo estas facila, kaj mia sxargxo estas malpeza.

Ephesians 2:10

10 CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.

Philippians 4:13

13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

1 John 3:1

1 Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, cxar gxi Lin ne konis.

1 Peter 2:9

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

Genesis 1:27

27 Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.

Luke 12:7

7 Sed ecx la haroj de via kapo estas cxiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol multaj paseroj.

Joshua 1:9

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

Isaiah 43:4

4 CXar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataux vi kaj gentojn anstataux via animo.

Jeremiah 29:11

11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.

1 Peter 3:3-4

3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj; 4 sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio.

1 Samuel 16:7

7 Sed la Eternulo diris al Samuel:Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo:cxar homo vidas tion, kio estas antaux la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.

Psalms 139:13-14

13 CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino. 14 Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias.

Song of Songs 4:7

7 Via tutajxo estas bela, mia amatino; Vi ne havas difekton.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.