Bible verses about "sarah" | Esperanto

Genesis 16:15

15 Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Isxmael.

Genesis 17:17

17 Kaj Abraham jxetis sin vizagxaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: CXu de homo centjara farigxos nasko, kaj cxu Sara la nauxdekjara naskos?

Genesis 11:30

30 Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon.

Genesis 18:12

12 Kaj Sara ekridis interne, dirante: CXu kiam mi kadukigxis, mi havus ankoraux volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna!

Genesis 18:10

10 Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo cxe Sara, via edzino. Kaj Sara auxskultis cxe la pordo de la tendo, kiu estis malantaux Li.

Genesis 21:2

2 Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.

Genesis 18:14

14 CXu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.

Genesis 17:15

15 Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed sxia nomo estu Sara.

Genesis 17:19

19 Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.

1 Peter 3:1-22

1 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj, 2 rigardante vian konduton kun timo cxastan. 3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj; 4 sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio. 5 CXar tiel same ankaux, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj; 6 kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi farigxis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro. 7 Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauxscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaux kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj pregxoj ne malhelpigxu. 8 Fine, estu cxiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj; 9 ne repagantaj malbonon kontraux malbono, nek insulton kontraux insulto, sed kontrauxe benadantaj; cxar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon. 10 CXar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraux malbono, Kaj sian busxon kontraux mensoga parolo; 11 Li deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Li sercxu pacon, kaj cxasu gxin. 12 CXar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj; Sed la vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon. 13 Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi farigxos fervoraj en la bono? 14 Sed se vi ecx suferus pro justeco, felicxegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviligxu; 15 sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu cxiam pretaj doni defendan respondon al cxiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo; 16 havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo. 17 CXar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado. 18 CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito; 19 en kiu ankaux li iris kaj predikis al la enkarceraj spiritoj, 20 kiuj iam malobeis, kiam la longedauxra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsavigxis tra akvo; 21 kiu ankaux vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpurajxo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la relevigxo de Jesuo Kristo; 22 kiu estas dekstre de Dio, irinte en la cxielon; al li angxeloj kaj auxtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.

Genesis 21:1-34

1 Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis. 2 Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris. 3 Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskigxis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak. 4 Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio. 5 Kaj Abraham havis la agxon de cent jaroj, kiam naskigxis al li lia filo Isaak. 6 Kaj Sara diris: Ridindajxon faris al mi Dio; cxiu, kiu auxdos, ridos pri mi. 7 Kaj sxi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? cxar mi naskis filon en lia maljuneco. 8 Kaj la infano kreskis, kaj gxi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita. 9 Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun cxi tiu naskis al Abraham, mokas. 10 Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak. 11 Kaj la afero forte malplacxis al Abraham pro lia filo. 12 Kaj Dio diris al Abraham: GXi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon; cxar per Isaak oni nomos vian idaron. 13 Sed ankaux el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, cxar li estas via semo. 14 Kaj Abraham levigxis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante gxin sur sxian sxultron, ankaux la infanon, kaj foririgis sxin; kaj sxi iris, kaj sxi erarvagis en la dezerto Beer-SXeba. 15 Kaj konsumigxis la akvo de la felsako, kaj sxi jxetis la infanon sub unu el la arbetajxoj. 16 Kaj sxi iris kaj sidigxis kontrauxe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; cxar sxi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj sxi sidigxis kontrauxe, kaj sxi komencis lauxte plori. 17 Kaj Dio auxdis la vocxon de la knabo; kaj angxelo de Dio vokis Hagaron el la cxielo, kaj diris al sxi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, cxar Dio auxdis la vocxon de la knabo el la loko, kie li estas. 18 Levigxu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, cxar grandan popolon Mi faros el li. 19 Kaj Dio malfermis sxiajn okulojn, kaj sxi ekvidis puton kun akvo, kaj sxi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon. 20 Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandigxis kaj logxis en la dezerto kaj farigxis arkpafisto. 21 Kaj li logxis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta. 22 Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras; 23 nun jxuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi logxas kiel fremdulo. 24 Kaj Abraham diris: Mi jxuras. 25 Kaj Abraham riprocxis Abimelehxon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimelehx. 26 Kaj Abimelehx diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaux vi ne diris al mi; mi ecx ne auxdis pri tio gxis hodiaux. 27 Kaj Abraham prenis sxafojn kaj bovojn kaj donis al Abimelehx, kaj ili ambaux starigis inter si interligon. 28 Kaj Abraham starigis sep sxafidojn aparte. 29 Kaj Abimelehx diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep sxafidoj, kiujn vi starigis aparte? 30 Kaj tiu diris: Sep sxafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton. 31 Tial tiu loko havas la nomon Beer-SXeba, cxar tie ili ambaux jxuris. 32 Kaj ili starigis interligon en Beer-SXeba. Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la landon de la Filisxtoj. 33 Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-SXeba, kaj pregxis tie al la Eternulo, la Dio eterna. 34 Kaj Abraham logxis en la lando de la Filisxtoj longan tempon.

1 Peter 3:6

6 kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi farigxis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro.

Hebrews 11:11

11 Per la fido ankaux Sara mem ricevis kapablon gravedigxi, ecx post la ordinara agxo, cxar sxi kredis la Promesinton fidela;

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.