Bible verses about "rumors" | Esperanto

Exodus 23:1-33

1 Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago. 2 Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero. 3 Ankaux malricxulon ne favoru en lia jugxa afero. 4 Se vi renkontos bovon de via malamiko aux lian azenon erarvagantan, rekonduku gxin al li. 5 Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li. 6 Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero. 7 De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon. 8 Donacojn ne akceptu; cxar donacoj blindigas vidantojn kaj malgxustigas la aferojn de virtuloj. 9 Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta. 10 Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu gxiajn produktajxojn; 11 sed en la sepa jaro ripozigu gxin kaj ne tusxu gxin, por ke mangxu la malricxuloj el via popolo, kaj la restajxon mangxu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo. 12 Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refresxigxu la filo de via sklavino kaj la fremdulo. 13 Kaj cxion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, gxi ne estu auxdata el via busxo. 14 Tri fojojn festu al Mi dum la jaro. 15 La feston de la macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (cxar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaux Mi kun malplenaj manoj; 16 ankaux la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo. 17 Tri fojojn cxiujare aperu cxiuj viaj virseksuloj antaux la Sinjoro, la Eternulo. 18 Ne versxu sur fermentajxon la sangon de Mia ofero; kaj la graso de Mia festofero ne restu gxis mateno. 19 La komencajxon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino. 20 Jen Mi sendas angxelon antaux vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis. 21 Gardu vin antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li. 22 Sed se vi auxskultos lian vocxon, kaj faros cxion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraux viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn. 23 Kiam Mia angxelo iros antaux vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la HXetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos: 24 ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn. 25 Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo. 26 Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena. 27 Mian teruron Mi sendos antaux vi, kaj Mi konfuzos cxiun popolon, al kiu vi venos, kaj cxiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse. 28 Kaj Mi sendos krabrojn antaux vi, kaj ili forpelos la HXividojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn de antaux vi. 29 Mi ne forpelos ilin de antaux vi en unu jaro, por ke la tero ne farigxu senhoma kaj por ke ne multigxu kontraux vi la bestoj de la kampo. 30 Iom post iom Mi forpelos ilin de antaux vi, gxis vi multigxos kaj posedos la landon. 31 Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi. 32 Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj. 33 Ili ne logxu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraux Mi; se vi servos iliajn diojn, tio farigxos kaptilo por vi.

Titus 3:2-9

2 ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolcxanimaj, montrantaj cxian mildecon al cxiuj homoj. 3 CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. 4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; 7 por ke ni, justigite per Lia graco, farigxu heredantoj laux la espero de eterna vivo. 8 Fidinda estas la diro, kaj mi volas, ke pri tio vi atestadu kun certeco, por ke tiuj, kiuj ekkredis al Dio, zorgu pri bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la homoj; 9 sed evitu malsagxajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prilegxajn disputojn, cxar ili montrigxas senutilaj kaj vanaj.

Matthew 7:12

12 CXion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaux faru al ili; cxar cxi tio estas la legxo kaj la profetoj.

James 3:3-8

3 Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan korpon. 4 Jen ankaux la sxipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turnigxadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas. 5 Tiel ankaux la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandajxojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero! 6 Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena. 7 CXar cxiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampajxoj kaj enmarajxoj la homa raso al si subigas kaj subigis; 8 sed la langon neniu povas subigi; gxi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno.

2 Timothy 2:23

23 Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.

Proverbs 21:15

15 Farado de justajxo estas gxojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.

Proverbs 26:20

20 Kie ne estas ligno, estingigxas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, cxesigxas malpaco.

James 4:1-2

1 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? cxu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj? 2 Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, cxar vi ne petas.

Proverbs 11:13-14

13 Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon. 14 CXe manko de prikonsiligxo popolo pereas; Sed cxe multe da konsilantoj estas bonstato.

Exodus 23:1

1 Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.