Bible verses about "rain" | Esperanto

Job 37:6

6 Al la negxo Li diras:Falu sur la teron; Ankaux al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.

Job 5:10

10 Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,

Ezra 10:13

13 Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aux de du, cxar ni multe pekis en tiu afero.

Zechariah 14:17

17 Se iu el la gentoj de la tero ne iros en Jerusalemon, por adorklinigxi antaux la Regxo, la Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si.

Acts 14:17

17 Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, cxar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la cxielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutrajxo kaj felicxo.

James 5:17

17 Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li pregxis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj.

Isaiah 45:8

8 Gutigu, ho cxielo, de supre, kaj la nuboj versxu virton; malfermigxu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku. Mi, la Eternulo, tion kreis.

Jeremiah 14:22

22 CXu inter la idoloj de la nacioj ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? cxu la cxielo per si mem donas pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, cxar Vi faras cxion cxi tion.

1 Kings 8:35

35 Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin:

Jeremiah 5:24

24 Kaj ili ne diris en sia koro:Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en gxia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto.

Hosea 6:3

3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

1 Kings 18:41-45

41 Kaj Elija diris al Ahxab:Iru, mangxu kaj trinku, cxar auxdigxas bruo de pluvo. 42 Kaj Ahxab iris, por mangxi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj klinigxis al la tero kaj metis sian vizagxon inter siajn genuojn. 43 Kaj li diris al sia junulo:Iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris:Estas nenio. Kaj li diris:Iru denove, sep fojojn. 44 En la sepa fojo tiu diris:Jen malgranda nubo, kiel manplato de homo, levigxas de la maro. Tiam li diris:Iru, diru al Ahxab:Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo. 45 Dume de momento al momento la cxielo mallumigxis de nuboj kaj vento, kaj farigxis granda pluvo. Kaj Ahxab ekveturis kaj direktis sin al Jizreel.

Psalms 72:6

6 Li mallevigxu, kiel pluvo sur falcxitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.

Isaiah 55:10

10 CXar kiel la pluvo kaj la negxo falas de la cxielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas gxin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la mangxanto:

Zechariah 10:1

1 Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros fulmojn, kaj donos abundan pluvon por cxiuj kreskajxoj sur la kampo.

Leviticus 26:4

4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktajxojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.

James 5:18

18 Kaj denove li pregxis; kaj la cxielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.