Bible verses about "prophets" | Esperanto

Deuteronomy 13:1-5

1 Se aperos inter vi profeto aux songxisto kaj prezentos al vi signon aux miraklon, 2 kaj plenumigxos la signo aux miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros:Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili: 3 tiam ne auxskultu la vortojn de tiu profeto aux de tiu songxisto, cxar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciigxi, cxu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo. 4 La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian vocxon auxskultu, kaj al Li servu, kaj al Li altenigxu. 5 Kaj tiun profeton aux tiun songxiston oni devas mortigi; cxar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco-por delogi vin de la vojo, laux kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.

1 Corinthians 14:26-33

26 Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, cxiu havas psalmon, havas instruon, havas malkasxajxon, havas lingvon, havas interpretajxon. CXio farigxu por edifo. 27 Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aux triope je plejmulto, kaj lauxvice; kaj unu interpretu; 28 sed se ne cxeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio. 29 Kaj la profetoj parolu duope aux triope, kaj la aliaj interdiferencigu. 30 Sed se al alia apudsidanta io malkasxigxos, la unua silentu. 31 CXar vi cxiuj povas profeti unuope lauxvice, por ke cxiuj lernu, kaj cxiuj ricevu konsilon; 32 kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj; 33 cxar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en cxiuj eklezioj de la sanktuloj.

Amos 3:7

7 La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkasxinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.

Hebrews 1:1-2

1 Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, 2 en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de cxio, per kiu ankaux Li faris la mondagxojn,

1 John 4:1

1 Amataj, kredu ne al cxiu spirito, sed provu la spiritojn, cxu ili estas el Dio; cxar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon.

2 Peter 1:21

21 CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.