Bible verses about "peacemakers" | Esperanto

Numbers 25:12

12 Tial diru:Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco;

Proverbs 19:17

17 Kiu kompatas malricxulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.

Jeremiah 8:11

11 Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke cxio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.

Matthew 5:3-12

3 Felicxaj estas la malricxaj en spirito, cxar ilia estas la regno de la cxielo. 4 Felicxaj estas la plorantaj, cxar ili konsoligxos. 5 Felicxaj estas la humilaj, cxar ili heredos la teron. 6 Felicxaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, cxar ili satigxos. 7 Felicxaj estas la kompatemaj, cxar ili ricevos kompaton. 8 Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion. 9 Felicxaj estas la pacigantoj, cxar filoj de Dio ili estos nomataj. 10 Felicxaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, cxar ilia estas la regno de la cxielo. 11 Felicxaj estas vi, kiam oni vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. 12 GXoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo; cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.

Matthew 5:24

24 lasu tie vian oferon antaux la altaro, kaj foriru, unue pacigxu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.

Matthew 22:37-40

37 Kaj li diris al li:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. 38 CXi tiu estas la granda kaj la unua ordono. 39 Kaj dua estas simila al gxi:Amu vian proksimulon kiel vin mem. 40 De cxi tiuj du ordonoj dependas la tuta legxo kaj la profetoj.

Matthew 6:9-13

9 Vi do pregxu jene:Patro nia, kiu estas en la cxielo, Via nomo estu sanktigita. 10 Venu Via regno, plenumigxu Via volo, kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero. 11 Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux. 12 Kaj pardonu al ni niajn sxuldojn, kiel ankaux ni pardonas al niaj sxuldantoj. 13 Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

Mark 11:25

25 Kaj kiam vi staras pregxante, pardonu, se vi havas ion kontraux iu; por ke ankaux via Patro, kiu estas en la cxielo, pardonu al vi viajn erarojn.

Colossians 3:15

15 Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaux vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.

James 3:17-18

17 Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco. 18 Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.

Hebrews 12:14

14 Sercxu pacon kun cxiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron;

Matthew 5:22

22 sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero de jugxado; kaj kiu diros al sia frato:Raka, tiu estos en dangxero de la sinedrio; kaj kiu diros:Malsagxulo, tiu estos en dangxero de Gehena de fajro.

Luke 6:31

31 Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaux al ili tiel same.

Philippians 4:6-7

6 Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio. 7 Kaj la paco de Dio, kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

1 Thessalonians 5:13

13 kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia.

Ephesians 4:1-32

1 Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, 2 kun cxia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, 3 penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. 4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj en unu espero de via voko; 5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, 6 unu Dio kaj Patro de cxiuj, kiu estas super cxiuj, kaj tra cxiuj, kaj en cxiuj. 7 Sed al cxiu el ni la graco estas donita, laux la mezuro de la dono de Kristo. 8 Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj. 9 (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero? 10 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.) 11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj; 12 por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo, 13 gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la homo perfekta, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo; 14 por ke ni jam ne estu infanoj, onde jxetataj kaj cxirkauxpelataj de cxiu vento de doktrino, per jxonglado de homoj, per ruzo laux artifiko de trompo; 15 sed parolante la veron en amo, ni cxiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo, 16 el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra cxiu artiko de la livera sistemo, per energio, laux la mezuro de cxiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo. 17 La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaux la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, 18 mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro; 19 kiuj, sensentigxinte, fordonis sin al malcxasteco por la praktikado de cxia malpureco kun avideco. 20 Sed vi ne tiel lernis Kriston; 21 se almenaux vi lin auxdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero; 22 por ke vi formetu, rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux trompaj deziroj, 23 kaj renovigxu rilate al la spirito de via menso, 24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco. 25 Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia. 26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; 27 ankaux ne donu lokon al la diablo. 28 SXtelinto ne plu sxtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto. 29 El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj. 30 Kaj ne cxagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elacxeto. 31 CXia akreco kaj indigno kaj kolero kaj vocxbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun cxia malico; 32 kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaux Dio en Kristo pardonis al vi.

Matthew 7:12

12 CXion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaux faru al ili; cxar cxi tio estas la legxo kaj la profetoj.

Romans 12:18

18 Se estos eble, restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj.

Matthew 5:9

9 Felicxaj estas la pacigantoj, cxar filoj de Dio ili estos nomataj.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.