Bible verses about "patriotism" | Esperanto

2 Chronicles 7:14

14 sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiligxos kaj pregxos kaj sercxos Mian vizagxon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj:tiam Mi auxskultos el la cxielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.

Matthew 22:37-40

37 Kaj li diris al li:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. 38 CXi tiu estas la granda kaj la unua ordono. 39 Kaj dua estas simila al gxi:Amu vian proksimulon kiel vin mem. 40 De cxi tiuj du ordonoj dependas la tuta legxo kaj la profetoj.

Matthew 24:6

6 Kaj vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviligxu; cxar tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino.

John 15:13

13 Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.

Romans 13:1-14

1 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. 2 Tiu do, kiu kontrauxstaras al auxtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos jugxon. 3 CXar regantoj estas terurajxo ne al la bona agado, sed al la malbona. CXu vi volas ne timi auxtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li lauxdon; 4 cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon. 5 Sekve estas necese submetigxi, ne nur pro la kolero, sed ankaux pro konscienco. 6 CXar pro tio vi ankaux pagas tributon, cxar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por cxi tio mem. 7 Redonu sxuldon al cxiuj:tributon, al kiu tributo estas sxuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro. 8 Al neniu sxuldu ion, krom la reciproka amo; cxar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran legxon. 9 CXar tio:Ne adultu, Ne mortigu, Ne sxtelu, Ne deziru, kaj cxiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo:Amu vian proksimulon kiel vin mem. 10 Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la legxo. 11 Kaj tion faru, sciante la gxustan tempon, ke nun estas la horo por levigxo el dormo; cxar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis. 12 La nokto jam finigxas, kaj la tago alproksimigxas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo. 13 Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en dibocxado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj jxaluzo. 14 Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.

1 Peter 2:16

16 kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio.

Acts 5:29

29 Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris:Oni devas obei Dion prefere ol homojn.

John 18:36

36 Jesuo respondis:Mia regno ne estas el cxi tiu mondo; se mia regno estus el cxi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdonigxu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el cxi tie.

1 Peter 2:9-10

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan; 10 kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antauxe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

1 Peter 2:17

17 CXiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La regxon honoru.

1 Timothy 2:1-3

1 Mi konsilas do, antaux cxio, fari petegojn, pregxojn, propetadojn, dankojn por cxiuj; 2 por regxoj kaj cxiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco. 3 Tio estas bona kaj akceptebla antaux Dio, nia Savanto,

Romans 13:1-5

1 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. 2 Tiu do, kiu kontrauxstaras al auxtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos jugxon. 3 CXar regantoj estas terurajxo ne al la bona agado, sed al la malbona. CXu vi volas ne timi auxtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li lauxdon; 4 cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon. 5 Sekve estas necese submetigxi, ne nur pro la kolero, sed ankaux pro konscienco.

Hebrews 11:13-16

13 CXiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero. 14 CXar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas. 15 Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri. 16 Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, cxielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; cxar Li por ili pretigis urbon.

Philippians 3:20

20 CXar nia burgxrajto estas en la cxielo, de kie ankaux ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,

Psalms 33:12-22

12 Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon. 13 El la cxielo la Eternulo rigardas, Li vidas cxiujn homidojn. 14 De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas cxiujn, kiuj logxas sur la tero, 15 Li, kiu kreis la korojn de ili cxiuj, Kiu rimarkas cxiujn iliajn farojn. 16 La regxon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto. 17 Vana estas la cxevalo por helpo, Kaj per sia granda forto gxi ne savos. 18 Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron, 19 Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato. 20 Nia animo fidas la Eternulon; Li estas nia helpo kaj nia sxildo. 21 CXar pro Li gxojas nia koro, CXar ni fidas Lian sanktan nomon. 22 Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, Kiel ni esperas al Vi.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.