10 Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
Bible verses about "nature" | Esperanto
Genesis 1:10
Genesis 1:1
1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.
Psalms 8:3-4
Isaiah 40:8
8 Sekigxas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne.
Matthew 6:28-30
28 Kaj kial vi zorgas pri vestajxo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas;
29 tamen mi diras al vi, ke ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el cxi tiuj.
30 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu ekzistas hodiaux, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?
Romans 1:19-20
Nehemiah 9:6
6 Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la cxielon, la cxielon de cxieloj, kaj gxian tutan armeon, la teron, kaj cxion, kio estas sur gxi, la marojn, kaj cxion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al cxio, kaj la armeo de la cxielo adorklinigxas antaux Vi.
Psalms 102:25
25 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.
Romans 8:19-22
19 CXar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkasxon de la filoj de Dio.
20 CXar la kreitaro subigxis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero,
21 ke la kreitaro mem ankaux liberigxos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.
22 CXar ni scias, ke la tuta kreitaro kune gxemas kaj naskodoloras gxis nun.
Psalms 69:34
34 Gloru Lin la cxielo kaj la tero, La maroj, kaj cxio, kio en ili movigxas.
Isaiah 55:12
12 Kun gxojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaux vi kanton, kaj cxiuj arboj de la kampo plauxdos per la manoj.
Ecclesiastes 3:11
11 CXion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.
Psalms 96:11-12
Psalms 145:5
5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
Job 12:7-10
7 Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la cxielo, kaj ili diros al vi;
8 Aux parolu kun la tero, kaj gxi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fisxoj de la maro.
9 Kiu ne ekscius el cxio cxi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris,
10 De Tiu, en kies mano estas la animo de cxio vivanta Kaj la spirito de cxiu homa karno?