Bible verses about "moses" | Esperanto

Exodus 5:22

22 Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?

Exodus 2:3

3 Sed sxi ne povis plu kasxi lin, tial sxi prenis por li keston el kanoj kaj cxirkauxsxmiris gxin per asfalto kaj pecxo, kaj metis tien la infanon kaj metis gxin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero.

Exodus 2:11-22

11 En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj. 12 Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kasxis lin en la sablo. 13 Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto:Kial vi batas vian proksimulon? 14 Kaj tiu diris:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni? cxu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris:Videble la afero farigxis sciata. 15 Kaj Faraono auxdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj eklogxis en la lando Midjana, kaj li logxis apud puto. 16 La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la sxafojn de sia patro. 17 Sed venis la pasxtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo levigxis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn sxafojn. 18 Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris:Kial vi tiel baldaux venis hodiaux? 19 Kaj ili diris:Iu Egipto savis nin el la manoj de la pasxtistoj, kaj li ecx cxerpis por ni kaj trinkigis la sxafojn. 20 Tiam li diris al siaj filinoj:Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li mangxu panon. 21 Kaj Moseo konsentis logxi cxe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo. 22 Kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gersxom, cxar li diris:Fremdulo mi estis en lando fremda.

Numbers 27:22

22 Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaux la pastro Eleazar kaj antaux la tuta komunumo;

Mark 9:2-8

2 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili; 3 kaj liaj vestoj farigxis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi. 4 Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo. 5 Kaj Petro responde diris al Jesuo:Rabeno, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 6 CXar li ne sciis, kion respondi, cxar ili tre timigxis. 7 Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis vocxo el la nubo:CXi tiu estas Mia Filo, la amata; auxskultu lin. 8 Kaj subite, cxirkauxrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.

Acts 26:22

22 Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras gxis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan:

Acts 7:22

22 Kaj Moseo estis instruita en la tuta sagxeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per siaj vortoj kaj agoj.

Hebrews 11:24-26

24 Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, 25 plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan gxuadon de peko, 26 taksante la riprocxon de Kristo pligranda ricxeco ol la trezoroj Egiptaj, cxar li rigardis al la estonta rekompenco.

Numbers 11:10-15

10 Moseo auxdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, cxiu cxe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis. 11 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur min? 12 CXu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin naskis, ke Vi diris al mi:Portu gxin sur via brusto, kiel portas nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj patroj? 13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi. 14 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, cxar gxi estas tro peza por mi. 15 Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi placxas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfelicxon.

Hebrews 11:23-28

23 Per la fido Moseo, naskigxinte, estis kasxata tri monatojn de la gepatroj, cxar ili vidis la infaneton belega, kaj ne timis la dekreton de la regxo. 24 Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, 25 plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan gxuadon de peko, 26 taksante la riprocxon de Kristo pligranda ricxeco ol la trezoroj Egiptaj, cxar li rigardis al la estonta rekompenco. 27 Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la regxo; cxar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla. 28 Per la fido li observis la Paskon kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne tusxu ilin.

Exodus 3:10-22

10 Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo. 11 Kaj Moseo diris al Dio:Kiu mi estas, ke mi iru al Faraono kaj mi elkonduku la Izraelidojn el Egiptujo? 12 Kaj Li diris:Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis:kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur cxi tiu monto. 13 Kaj Moseo diris al Dio:Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili:La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi:Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili? 14 Kaj Dio diris al Moseo:MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris:Tiel diru al la Izraelidoj:La Estanto sendis min al vi. 15 Kaj plue Dio diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memorajxo pri Mi por cxiuj generacioj. 16 Iru, kaj kunvenigu la cxefojn de Izrael, kaj diru al ili:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris:Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo. 17 Kaj Mi diris:Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la HXetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la HXividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 18 Kaj ili auxskultos vian vocxon, kaj vi venos, vi kaj la cxefoj de Izrael, al la regxo de Egiptujo, kaj vi diros al li:La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio. 19 Sed Mi scias, ke la regxo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin forta mano. 20 Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon per cxiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de gxi; kaj poste li lasos vin iri. 21 Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj. 22 CXiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.

Acts 3:22

22 CXar Moseo diris:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu pri cxio ajn, kion li al vi parolos.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.